Saltu al enhavo

Mesoko (komunumaro)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Mesoko
Blazono de la komunumaro Mesoko
Mesoko
Mapo de la komunumaro Mesoko
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Ĉefloko Mesoko
Koordinatoj  46° 23′ N 9° 13′ O / 46.383 °N, 9.217 °O / 46.383; 9.217 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ N 9° 13′ O / 46.383 °N, 9.217 °O / 46.383; 9.217 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2271 (2009-12-31)
Areo 262,04 km²
Loĝantardenseco  loĝantoj/km²
vdr


La komunumaro Mesoko (en la itala lingvo circolo di Mesocco, en la germana lingvo Kreis Misox, en la romanĉa lingvo circul da Mesauc) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Moësa. Ĝi havis 2271 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Mesoko.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Mesoko situas sur la suda flanko de San-Bernardino-Pasejo kaj konsistas el la supra parto de la valo de la rivero Moësa. La Lago de Isola estas baraĵlago, kiu per sia elektra energio estas grava enspezofonto de Mesoko.

San-Bernardino-Pasejo estas grava nord-sud-konekto de Svislando, tra kiu kondukas per tunelo la svisa aŭtovojo A13 kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13.

La ĉefa lingvo en la komunumaro Mesoko estas la itala.

Komunumoj de la komunumaro Mesoko

[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Mesoko konsistas (stato en 2009) el 3 komunumoj, el kiuj ĝis ĉefloko Mesoko estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Lostallo Lostallo 680 50.86 3821
Mesocco Mesocco 1230 164.76 3822
Soazza Soazza 361 46.42 3823
Totale 3 2271 262,04

La komunumaro Mesoko estis kreita surbaze de la tiam nova administracia ordo de Kantono Grizono el la antaŭa tribunalkomunumo Mesoko.[1]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]